Regiono Centra Slovenio

Regiono Centra Slovenio
statistical region of Slovenia, administra teritoria unuo [+]

LandoSlovenio

ĈefurboLjubljana
- koordinatoj46° N, 15° O (mapo)46.0514.516666666667Koordinatoj: 46° N, 15° O (mapo) [+]
Akvokolektejo2 487 km² (248 700 ha) [+]
Areo2 487 km² (248 700 ha) [+]
Loĝantaro555 441 [+] (1-a de julio 2021)

Regiono Centra Slovenio (Slovenio)
Regiono Centra Slovenio (Slovenio)
DEC

Regiono Centra Slovenio (Tero)
Regiono Centra Slovenio (Tero)
Regiono Osrednjeslovenska
vdr

La regiono Centra Slovenio (slovene Osrednjeslovenska regija) estas unu el la 12 statistikaj regionoj de Slovenio. Ĝi estis establita en majo 2005. Kiel indikas la nomo, la reginono situas en la centra parto de la lando. Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 555 441 loĝantoj sur areo de 2 487 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 223 loĝantoj/km². Estas 25 municipoj en la regiono. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la regiono estas la urbo de Ljubljana, la nacia ĉefurbo.

La regiono estas la dua plej granda regiono de Slovenio laŭ teritorio. Pro la centra pozicio kaj la ĉefurbo de la lando kiu situas en ĝi, estas bonaj trafikaj ligoj en ĉiuj direktoj. La areo estas la plej dense loĝita statistika regiono de Slovenio, kun la plej granda nombro da loĝantoj. En 2021 ĝi havis la plej altan proporcion de homoj inter aĝoj 25 kaj 64 kun post-mezlerneja eduko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search